Breiðafjörður | ||
---|---|---|
Insuloj en Breiðafjörður. Malproksime videblas la glaĉero Snæfellsjökull | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Termaso | Vestfirðir, Snæfellsnes | |
Geografia situo | 65° 15′ N, 23° 15′ U (mapo)65.25-23.25Koordinatoj: 65° 15′ N, 23° 15′ U (mapo) | |
Larĝo | ĝis 40 km | |
Breiðafjörður (laŭvorte: Larĝa fjordo) estas fjordo en Islando.
Breiðafjörður situas en okcidenta parto de Islando, inter Vestfirðir (inter alie la marbordo Barðaströnd) norde kaj Snæfellsnes sude, kaj estas parto de Atlantiko.
Larĝo de la fjordo estas ĝis 40 km. Dum klaraj tagoj disde ĝia suda bordo videblas ĝia norda bordo.
Breiðafjörður estas dispartigita je multaj etaj fjordoj. En ĝi situas pli ol tri mil insuloj kaj ŝeroj.
La plej alta insulo estas Klakkeyjar — 95 msm. Inter ceteraj insuloj estas Flatey, Skáleyjar (islande: Skáleyjar), Hvallátur kaj Sviðnur (islande: Sviðnur).
Breiðafjörður formiĝis rezulte de fortaj tektonaj moviĝoj kaj de aktiva vulkanismo dum la mioceno, antaŭ 7—14 milionoj da jaroj. Komence estis formita la norda, poste la suda bordo.
En Breiðafjörður — sur ĝiaj bordoj, insuloj kaj fundo — ekzistas pluraj tervarmaj akvofontoj.
Tajda altiĝo de akvonivelo foje atingas ses metrojn.
En Breiðafjörður vivas diversaj bestoj kaj plantoj, en tiu nombro raraj.
Subakve ekzistas algaroj, kiuj estas konvena vivloko por fiŝoj kaj krustacoj. Surborde kreskas ĝis 230 specioj de plantoj kaj havas nestojn ĝis 50 specioj de maraj birdoj, en tiu nombro blankvosta maraglo, kormoranoj, procelariedoj. Sur la bordoj kaj insuloj renkonteblas ordinara foko kaj ringofoko, en malferma akvo — diversaj specioj de balenoj.
La sola konstante loĝata insulo estas Flatey. Sur kelkaj insuloj oni konstruis feridomojn, kiuj estas uzataj por somera ripozo. Ekzistas ankaŭ paŝtejoj por brutoj.
La urbo Stykkishólmur estas ligita per regula prama trafiko tra Breiðafjörður kun Vestfirðir kaj la insulo Flatey.
Oni planas konstrui en Breiðafjörður tajdocentralon.