Bremer Beiträge | ||
---|---|---|
literatura verko revuo | ||
Bremer BEITRÄGE (tradukite: Kontribuoj bremenaj) estis mallonga titolo de semajngazeto "Neue Beyträge zum Vergnügen des Verstandes und Witzes". Ĝi aperis de 1744-59 dum la epoko de klerismo.
Fondis la gazeton la verkisto Karl Christian Gärtner en 1744 en Bremeno. Ĝi eldonitis ĉe la eldonejo Nathanael Saurmann[1] kaj estis informilo de la Saksia poeta skolo. Kune kun Gärnter laboris por ĝi Johann Andreas Cramer, Johann Arnold Ebert, Gottlieb Wilhelm Rabener, Johann Adolf Schlegel kaj Konrad Arnold Schmid ekde la komenco.
Poste liveris kontribuojn ankaŭ Christian Fürchtegott Gellert, Nikolaus Dietrich Giseke, Friedrich Gottlieb Klopstock, Christlob Mylius kaj Justus Friedrich Wilhelm Zachariae, Klopstock publikigis tie ĉi la unuajn kantojn de sia verko Messias.
Neue Beyträge zum Vergnügen des Verstandes und Witzes, Olms, Hildesheim 1978 (reprintaĵo).