Breogano | |
---|---|
![]() | |
mita persono | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Brath |
Infanoj | Bile • Ith • Artai |
Breogano (Breogán galege kaj hispane) estas la nomo de kelta legenda reĝo el Galegio, laŭ la irlandaj tradicioj kompilitaj en la 11-a jarcento en Lebor Gabála Érenn (La "Libro de Konkeroj"), kiu rakontas la diversajn invadojn kiuj suferis la insulon.
Laŭ tiu ĉi legendo, la reĝo Breogano konstruis en la urbo Brigantio, kiu troviĝas en Iberio, turon tiom alta ke liaj filoj, Ith kaj Bile, povis vidi malproksiman verdan bordon ekde ĝia pinto. La vido de tiu malproksima lando kondukis ilin norden ĝis Irlando, kie Ith estis murdita. Kiel venĝo, la filoj de Mil, nepo de Breogano kaj nevo de Ith, navigis ekde Brigantio ĝis Irlando kaj konkeris ĝin.
La irlandaj monaĥoj de la 11-a jc. kiuj kompilis la rakontojn pri Breogano rilatigis la urbon Brigantio de Breogano kun la galega urbo Brigantium, la nuna Betanzos. En la 19-a jarcento la legendo estis diskonigata de galegaj historiistoj kiuj eĉ identigis la Turon de Herkulo de Korunjo (apud kiu troviĝas statuo al Breogano). Sammaniere, Breogano estas reprezentita kiel la mitologia patriarko (patro) de la galega popolo.