La Brita invado estis kultura fenomenono de la mezo de la 1960-aj jaroj kiam popo kaj rok-muziko el Unuiĝinta Reĝlando[1] kaj aliaj aspektoj de la Brita kulturo, populariĝis en Usono kaj iĝis gravaj por la apero de "kontraŭkulturo" ambaŭflanke de Atlantiko.[2] Popaj kaj rokaj grupoj kiaj Beatles, the Dave Clark Five,[3] the Kinks,[4] the Rolling Stones, Herman's Hermits, kaj the Animals estis ĉe la avangardo de la invado.[5]
Plej fakuloj konsentas, ke la alveno unu de la sukcesoj de Beatles unue, kaj poste de la grupo mem al Usono, estis la mejloŝtono de la brita invado. Krome estis gravaj ankaŭ la influoj de britaj kino, televido kaj aliaj komunikiloj. El Usono, tia kulturo disvastiĝis poste al la tuta mondo.
La filmo de Beatles nome A Hard Day's Night markis la eniron de la grupo en kino.[6] Mary Poppins, publikigita la 27an de Aŭgusto, 1964, kun la stelulino nome angla aktorino Julie Andrews kiel la ĉefrolulino, iĝis la plej premiita en la Oskar-premioj kaj en la Oskar-nomumoj inter Disney filmoj en la historio, kaj My Fair Lady, publikigita la 25an de Decembro, 1964, kun la stelulino nome brita aktorino Audrey Hepburn kiel junulino de Cockney nome Eliza Doolittle, ricevis ok Oskar-premiojn.[7]
Krom la serio de James Bond kiu komencis kun Sean Connery kiel James Bond en 1962, filmoj kun Brita enhavo kiel la ĝenro de "Angry Young Men", What's New Pussycat? kaj Alfie famigis la stilon de la Londona Teatro. Nova tajdo de Britaj aktoroj kiel Peter O'Toole kaj Michael Caine entuziasmigis la publikon de Usono.[8] Kvar el la ricevintoj de Oskar-premio en tiu jardeko por la plej bonkvalita filmo estis Britaj produktaĵoj, el kiuj la eposo Lawrence of Arabia, kun stelulo O'Toole kiel Britia armeoficiro T. E. Lawrence, kiu ricevis sep Oskar-premiojn en 1963.[9]