Britio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||||||||||
556 sportistoj en 26 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Chris Hoy (malfermo)[1] Ben Ainslie (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #3 |
oro 29 |
arĝento 17 |
bronzo 19 |
sumo 65 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La nacia teamo de Britio en la Somera Olimpiko 2012 grupigas ĉiujn virajn kaj virinajn atletojn de tiu lando kiuj partoprenis en la Somera Olimpiko de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, la ĉefurbo de Britio. La brita teamo konsistis el 554 atletoj, 286 viroj kaj 268 virinoj, kiuj estis elektitaj fare de la Brita Olimpika Asocio kaj konkuris en 26 sportaj disciplinoj. La evento de 2012 estis la dudek-sepa Somera Olimpiko en kiu reprezentiĝis brita nacia teamo, post unua apero en 1896.
La brita teamo estis sume la tria plej sukcesa teamo de la olimpiko: ĝiaj membroj gajnis sume 29 orajn medalojn, 17 arĝentajn medalojn kaj 19 bronzajn medalojn - do entute 65 olimpikajn medalojn. Tiun rezulton superis nur la usona kaj ĉina olimpikaj teamoj.
Flagoportantoj de la teamo estis la atletoj Chris Hoy (en la malferma ceremonio) kaj Ben Ainslie (en la ferma ceremonio).
|