Broch

Brochskota prahistoria turo estas ronda, senfenestra, ferepoka turo, kiu troviĝas en Skotlando, tie precipe en Caithness, sed ankaŭ sur la insuloj (Orkadoj, Ŝetlando kaj foraj Hebridoj). En suda Skotlando tiaj turoj estas maloftaj. Sed ekzistas tiel nomataj malaltlandaj turoj (Broch de Castle Craig, Doon Castle, Edin’s Hall, Broch de Tappoch). Entute oni jam trovis restaĵojn de ĉ. 500 turoj. Ili estis nomataj malĝuste kiel Piktaj domojPiktaj burgoj. La skota arĥeologino kaj aŭtorino Anna Ritchie opinias, ke ili estas la fina evoluŝtupo de la raddomoj en Skotlando.[1]

la interno de nedetruita Broch –ĉi tie Mousa
Broch Dun Carloway (insulo Lewis)
plano de Broch. La Broch Dun Alascaig estas unu el la malmultaj absolute aksosimetriaj Broch-oj.
kversekcio de Broch kun galeria ebenaĵo ene de la muro

Deveno, disvastigo, ekesto

[redakti | redakti fonton]
mapo de la disvastigo
Broch de Burrian

Sur la Britaj insuloj oni konas rondajn konstruaĵojn de la neolitiko ĝis la mezepoko. La plej multaj estis konstruitaj el lignoj. Ili ne konserviĝis. En norda Skotlando kaj sur la skotaj insuloj ligno ĉiam estis malofta, dum ŝtono ekzistis sufiĉe. Antaŭ la konstruo de broch-oj ekzistis en Skotlando ronddomoj. La plej aĝaj estas laŭ la hodiaŭ scio la ronddomoj de Quanterness kaj de Calf of Eday (ambaŭ sur la Orkadoj. La komenco estis ĉ. la jaroj ĉ. 700 a.K.

La klasika konstruformo de skota turo estas kun duobla muro. Tiaj turoj ekzistas sur la Orkadoj (pli ol 50 ekzempleroj), sur insulo Skye kaj la malgranda insulo Tiree. La komenco de la konstruo estis laŭ la radiokarbona datado ĉirkaŭ 400 a.K. Scatnes Broch, sur Ŝetlando estis uzata ĝis la malfrua 8a, eventuale ĝis la 9a jarcento p.K. (Howe kaj Stromness sur la Orkadoj). La plej granda parto de tiuj konstruaĵoj estas de 200 a.K. ĝis 200 p.K.

Ĉe la verŝajne plej „aĝa“ broch de Bu (ankaŭ BuBu Broch), kiu estas datumita je 600 a.K. temas eble je reprezentanto de „praklasika konstruformo. Ĝi ne havas duoblan muron.

John W. Hedges nombris 52 respektive 80 broch-oj sur la Orkadoj. Nur malmultaj havas duoblajn murojn.

Konstrumaniero

[redakti | redakti fonton]

La arĥitekturo de la turoj estas kompleksa. Tipe estas senfenestra turo el sekmasonaĵo, kun diametro de 10 ĝis 15 m kaj alteco de ĝis 15 m . Ekzistas unuopaj ekzempleroj kun aliaj poporcioj, kiel la Broch von Gurness kun alteco de 20 m., Edin’s Hall kun ĉ. 30 m ekstera diametro. Ĉe ili oni konkludas el la dikeco de la ankoraŭ konservita muro, ke la turo estis ĝis 15 m alta. La specialaĵo de multaj skotaj prahistoriaj turoj estas la duobla muro, kiu havas galeriojn, niĉojn kaj ŝtuparoj. Ĉe kelka broch-oj oni konkludas, ke ili havas pluretaĝan internon (broch de Tirefour, Dun Bharabhat sur Bernera).

La plej multaj skotaj prahistoriaj turoj estis konstruataj sur strategie favoraj lokoj, ekzemple sur montetoj, sur duoninsuloj kaj insuloj (Broch im West Burra Firth). Kelkaj turoj estis konstruitaj ankaŭ ĉe riveroj kaj lagoj, ekzemple Grummore Broch kaj Dun Bragar. Kelkaj havas plurajn remparojn kaj fosaĵoj, ekzemple Broch of Borwick. Kelkaj broch-oj staras najbare. (Tulach an Fhuarain, Tulach Buaile A' Chroic kaj Tulach Lochain Bhraseil) apud Westerdale en Caithness.

Gardisto ĉelo

[redakti | redakti fonton]
Dun Carloway

La gardista ĉelo (enmura ĉelo) nur ekzistas ĉe turoj sur la ĉefa irlanda insulo. Ĝi ekzistas en simila formo ankaŭ en sarda nurago.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
Broch de Gurness – rigardo al okcidento trans la Eyhallow Sound, malfone (hodiaŭ herbokovrata) restaĵo de la duobla remparo

Kelkaj aliaj relative bone konservataj ekzempleroj estas Dun Telve kaj Dun Troddan en la Altlando, respektive la broch Dun Carloway sur insulo Lewis.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ian Armit: Towers in the North: The Brochs of Scotland. Tempus, Stroud 2003, ISBN 9780752419329.
  • Ian Armit: Broch Building in Northern Scotland: The Context of Innovation. World Archaeology 21/3 (Architectural Innovation) 1990, S. 435–445.
  • John W. Hedges: Bu, Gurness and the Brochs of Orkney. (3 Bände) B.A.R., Oxford 1987, BAR British series 165.
  • L. & J. Lang: The Picts and the Scots. Sutton Publishing Ltd., 1994.
  • Euan W. Mackie: The roundhouses, brochs and wheelhouses of Atlantic Scotland c. 700 BC – AD 500: architecture and material culture. Part 1: the Orkney and Shetland Isles. BAR, Oxford: 2002, (Brit Ser 342).
  • G. Ritchie: Brochs of Scotland. Princes Risborough, Shire Archaeology 1988, ISBN 0747803897.
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3 (Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. 36). S. 201–214
  1. in Prehistoric Orkney 1995, S. 99

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]