Brontosaurus, signife "tondrolacerto" el la greka βροντή, brontē "tondro" kaj σαῦρος, sauros "lacerto", kaj ankaŭ Brontosaŭro,[1] estas genro de gigantaj kvarpiedaj saŭropodaj dinosaŭroj. Kvankam la tipa specio, nome B. excelsus, estis delonge konsiderita specio de la tre proksime rilata Apatosaurus,[2] esploristoj proponis en 2015 ke Brontosaurus estas genro aparta el Apatosaurus kaj ke ĝi enhavas tri speciojn: nome B. excelsus, B. yahnahpin, kaj B. parvus.[3]
La Brontosaŭro havis longan, maldikan kolon kaj malgrandan kapon adaptitan por herbovora vivostilo; fortikan, pezan dorson; kaj longan, vipecan voston. La variaj specioj vivis dum la fino de la Ĵurasio en la Morrison Formacio de tio kie nune estas Nordameriko, kaj formortis je la fino de la Ĵurasio.[4] Maturaj individuouj de Brontosaurus ŝajne pezis ĝis 15 tunoj kaj estis ĝis 22 m longaj.
Kiel la arketipa saŭropodo, la Brontosaŭro estas unu el la plej bone konataj dinosaŭroj kaj tiele ili aperis en kino, reklamado kaj poŝtmarkoj, same kiel en multaj aliaj tipoj de komunikiloj.