Brookings estas urbo en la kantono Curry, sudokcidenta Oregono, Usono. Ĝi ricevis nomon laŭ John E. Brookings, prezidanto de la entrepreno Brookings Lumber and Box Company, kiu fondis la urbon en 1908. Laŭ la stato de la censo 2020 en la komunumo vivis 6 744 loĝantoj sur areo de 10,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 662 loĝantoj/km² - en la censo dek jarojn antaŭe estis 6 336 loĝantoj.[1]
La 9an de septembro 1942 dum la Dua Mondmilito, la monto Emily, ĉe Brookings, iĝis la unua loko en kontinenta Usono kiu suferis aeran bombardadon en milito. Japana flosaviadilo pilotita de Nobuo Fujita estis sendita el la submarŝipo I-25. Tiu aviadilo estis armita per incendiaj bomboj por misio kiu celis startigi amasajn incendiojn en la densaj arbaroj de Pacifika Nordokcidento.[2][3]