Brookmerland | ||||||
| ||||||
komunumaro en Malsupra Saksio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Aurich | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Samtgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | AUR | |||||
Oficiala Municipokodo | 034525401 | |||||
Subdivido | 6 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Gerhard Ihmels (ekde 2007, konfirmita en 2014 kaj 2021) | |||||
Titolo de komunumestro | Samtgemeindebürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 10 26529 Marienhafe | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 31′ N, 7° 16′ O (mapo)53.5166666666677.2666666666667Koordinatoj: 53° 31′ N, 7° 16′ O (mapo) | |||||
Areo | 77,3 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.marienhafe.de/ | |||||
Samtgemeinde Brookmerland estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aurich, en la kerna areo de la historia regiono Orienta Frislando. La komunumaro kun la apuda komunumo Südbrookmerland reprezentas la historian kulturan areon Brookmerland, kiu tamen en la mezepoko, kiam la orientaj frisoj en la nuna nordorienta Nederlando kaj nordokcidenta Germanio ankoraŭ aŭtarkie vivis en tribaj regnoj, ankoraŭ multe pli vastis:
Administra centro de la nuna komunumaro estas la neurba komunumo Marienhafe, kiu en la mezepoko ankoraŭ estis signifa marhaveno ĉe golfo de la Norda Maro. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 13 368 loĝantojn.
Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):
|
La teritorio el lingva vidpunkto elstaras pro tio, ke tie historie baziĝas unu el tri precipaj subdialektoj de la orientfrislanda platgermana lingvo. Tiu lingvo ankoraŭ vivas kaj flegatas, kontraste al la antikva orientfrisa lingvo, variaĵo de la frisa lingvo, kiu en Brookmerland samkiel la resto de la historia regiono Orienta Frislando jam estas formortinta ekde la mezepoko kaj nur pluvivas iom pli sude, en la antaŭe tre izolita marĉa regioneto Saterland (ankaŭ videbla en la supra mapo de 1300), kiel saterfrisa lingvo.