Broto | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝloko municipality of Aragon (en) vd | |||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 22370 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 599 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 36′ N, 0° 7′ U (mapo)42.6037696-0.11904179999999Koordinatoj: 42° 36′ N, 0° 7′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 905 m [+] | ||||
Areo | 128,048005 km² (1 280 4.8 005 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Broto [+] | |||||
Broto [BROto] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kaj Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.
Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Torla-Ordesa, sude kun Fiscal, kaj okcidente kun Fanlo. Krom la loĝloko Broto, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Asín de Broto, Bergua, Buesa, Oto kaj Sarvisé, plus la senhomejojn Ayerbe de Broto, Basarán, Escartín, Otal kaj Yosa. Parto de la municipa teritorio estas okupata de Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido.
La trafluanta rivero Ara estas supozata la nura grava rivero de Hispanio kiu ne suferas artefaritan akvobaraĵon en sia tuta fluejo de 70 km ĝis sia kunfluejo kun la rivero Cinca en Aínsa.
La loĝloko Broto mem (905 msm)[1] estas je 100 km norde de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo N-260 el Boltaña aŭ el Biescas tra la montopasejo Cotefablo (1423 m). Iom norde estas Torla-Ordesa, alirejo al la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Nordokcidente: Yésero kaj Biescas | Norde: Torla-Ordesa | Nordoriente: Fanlo |
Okcidente: Biescas y Yebra de Basa | Oriente: Fanlo kaj Fiscal | |
Sudokcidente: Yebra de Basa | Sude: Fiscal | Sudoriente: Fiscal |
Broto estis grava en la historia pasinteco. En Broto kunsidis la institucio nomita Conzello de Broto, kiu decidis pri lokaj aferoj ekonomiaj kaj juraj, kio fakte ankoraŭ funkcias, sed sen tiom da regopovo. Antaŭe la lokaj foruoj, akceptataj de la Regno Aragono el la 13- jarcento, ebligis tion. La kunvenoj okazis en la turo kiu servis kiel prizono, kie prizonuloj pentrogravuris sur muroj, kio nun estas turisma vidindaĵo.
La historio de Broto estis markita per sia landlima situacio tra Torla al Francio, ĉu kiel trapasejo por la transmigra brutobredado (citita jam de Alfonso la 10-a en la 13-a jarcento, ĉu kiel landlimo (konsiderata tiel ekde 1443) ekzemple dum la nombraj konfliktoj kiuj okazis ĉe la Valo de Broto kontraŭ la najbara valo Baregés, apartenanta al la graflando Bigorre.
La plej frua mencio de Broto aperis en dokumentoj de 1076, sed la unua klara referenco al la nombro de loĝantoj estas de 1488, kiam oni registris 41 familiojn. La origina preĝejo estis de la 11-a jarcentom de pirenea romanika stilo, sed ekde la 16-a jarcento la religiaj ceremonioji okaziĝis en la pli granda preĝejo de Sankta Petro. La iama romanika preĝejo estas konata nun kiel Ermitejo de la Pieco. La preĝejo de Santa Petro estis konstruita en 1578 kaj montras transiron inter aragona gotiko kaj renesanco. Ĝi estas pli granda kaj fortika ol aliaj preĝejoj de la valo, kun sonorilturo havanta krenelojn kaj abundajn pafofenestrojn tra la tuta fasado por ĝia defendo. Estas ankaŭ du pliaj ermitejoj de la 16-a jarcento.
Dum la 17-a jarcento Broto floris, dum paco kun Baregés, komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas. Dum la 18-a jarcento Broto partianis por la flanko de Aŭstrio, kun Torla, en la Milito de hispana sukcedo defendante siajn lokajn rajtojn kaj eĉ sieĝis Jaca, kiu partianis por la centrismaj Burbonoj. Tiukadre Broto suferis reprezaliojn fare de la venkinta flanko de Burbonoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Broto mem kie oni malaltiĝis el 377 loĝantoj en 1930 ĝis 204 loĝantoj en 1991, sed poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 283 loĝantoj (2022)[2] pere de la altiro de turismo. En la municipo estas nun 577 loĝantoj (2022), sed estis pli ol milo en 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas la fortikeca preĝejo de Sankta Petro, la ermitejoj, la preĝejo de Sankta Saturnino en Oto, la domegoj de la 13a-18a jarcentoj, kelkaj el ili blazondomoj, tipaj kamenoj kaj popola arkitekturo. En Bergua estas du turoj, preĝejo kaj ermitejo de Sankta Bartolomeo kun murpentraĵoj. En ĉiuj submunicipoj estas preĝejoj, mirindaj naturaj lokoj kaj aliaj vidindaĵoj.