Brunegg

Brunegg
Blazono
Kastelo Brunegg sur la monto Chestenberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 25′ 10″ N 8° 13′ 04″ O / 47.41944 °N, 8.21778 °O / 47.41944; 8.21778 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 10″ N 8° 13′ 04″ O / 47.41944 °N, 8.21778 °O / 47.41944; 8.21778 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 847 (31 decembro 2018)
Areo 1,55 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 5505
Komunumkodo 4193
Mapo de Brunegg
vdr

Brunegg estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. La komunumo limas en nordo al Birr, en nordoriento al Birrhard, en sudoriento al Mägenwil, en sudo al Othmarsingen, kaj en okcidento al Möriken-Wildegg. Ĝi havis 612 loĝantojn en 2008, kaj 847 en 2018.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Brunegg situas ĉe la suda fino de la ebenaĵo Birrfeld. Okcidente de la vilaĝo leviĝas la monto Chestenberg, kiu apartenas al la Argovia Ĵuraso kaj sur kies orienta krestofino tronas la Kastelo Brunegg, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kaj donis sian nomon al la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,55 km², de kiuj 0,40 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,46 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 msm sur la kresto de la monto Chestenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 409 msm ĉe la nordorienta limo de la komunumo.

Kvankam la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Brugg pasas rekte tra la vilaĝo, la komunumo ne disponas pri stacidomo aŭ trajnhaltejo. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Lencburgo kaj Mägenwil.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Wohlen al Brugg kaj nur 1 kilometron sude de la vilaĝo centro situas la alveturejo Mägenwil al la svisa aŭtovojo A1.

La unua dokumenta mencio de Brunegg datiĝas el la jaro 1273 kiel Brunegge. La vilaĝo dankas sian ekziston al la samnoma kastelo, kies celo estis la protekto de la habsburga kernlando. En la kastelo loĝis habsburgaj vasaloj, kiuj ankaŭ posedis la malaltan jurisdikcion pri la vilaĝo.

En 1415, la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Brunegg fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Dintikon ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Othmarsingen en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Brunegg fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen