Bruno Ninaber van Eyben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1950 (74-jaraĝa) en Boxtel |
Loĝloko | Delft |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Maastricht Academy of Fine Arts (en) |
Okupo | |
Okupo | fasonisto dezajnisto dizajnisto de juveloj medalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ninaber.nl/ |
Bruno Ninaber van Eyben (naskiĝis la 3-an de novembro 1950, do nun 74-aĝa) estas nederlanda juvelisto kaj industria dezajnisto. Li dezajnis la lastan serion de moneroj de la valuto nederlanda guldeno kaj la dorsflankon de ĉiuj cirkulantaj nederlandaj eŭro-moneroj.[1]
Bruno Ninaber van Eyben naskiĝis la 3-an de novembro 1950 en Boxtel, Nederlando. Li nuntempe loĝas en Delft.
En 1971 Bruno Ninaber van Eyben diplomiĝis kun laŭdo ĉe la Kolegio de Arto en Maastricht kiel juvelarta dezajnisto. En la 1970-aj jaroj li dizajnis bracelethorloĝon (1973), juvelhorloĝon (1976), kaj fluoreskan lumsistemon (1977). En 1979 li ricevis la premion Kho Liang Ie, nederlandan premion por industria dezajno.[1]
En 1980 li dizajnis la lastan serion de de moneroj de la valuto nederlanda guldeno, kiuj estis en cirkulado de 1982 ĝis la enkonduko de la eŭro en 2002. En 1997 li komencis sian propran studion en Delft. En majo 1998 li gajnis la konkurson por la dezajno de la dorso de la Nederlandaj eŭro-moneroj.[1]
Ekde 2003 li estas profesoro pri dezajno ĉe la Teknologia universitato Delft.[2]