Brustŝirmilo aŭ parapeto estas rekta protektmuro de burgoj, kaj fortikaĵoj, krome batalkampa protektaĵo por protekti la defendantojn aŭ atakantojn kontraŭ sagoj, kugloj au aliaj aĵoj ĵetitaj aŭ pafitaj kontraŭ ili. Ĝi estas la ĉefa parto de militaj fortikaĵoj. Malantaŭ la brustŝirmilo situas la bankedo kaj la barbedo.
En burgo la parapeto estas ofte alta kiel viro. Ĝi estas la ekstera protektmuro de la defendkoridoro aŭ de defendplatformo. Se ĝi havas krenelojn aŭ embrazurojn ĝi nomiĝas krenela parapeto, alikaze fermita parapeto.[1] Ĝis la malfrua mezepoko brustŝirmilo konsistis el ŝtonoj. Post la apero de fajropafiloj la brustŝirmiloj estis konstruitaj el ligno, ĉar evidentiĝis ke la ŝtoneroj post trafo de la muro damaĝis pli ol la trafo mem.
Vidu ankaŭ: parapeto