Budacu de Jos [budaku de ĵos] (hungare Szászbudak [sasbudak], germane Deutsch-Budak) estas komunumo en Rumanio sude de Bistrița. En 1910 Szászbudak havis 450 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 856 (rumanoj, ciganoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1228. Ĝian germanan loĝantaron oni evakuis en 1944. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Beszterce-Naszód. Administre apartenas al ĝi Buduș, Jelna, Monariu, Simionești.
Iam tie loĝadis saksoj.
Distrikto Bistrița-Năsăud (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|