Budafok-Tétény [budafok-te:te:nj] estas la 22-a urba distrikto de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas en la sudokcidento de la urba teritorio, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Danubo.
Tiu parto estis loĝata jam de romianoj. En 1279parlamento okazis en tiu loko. Post dominado de turkoj la loko estis nur vitejo. Tial Törley fondis tie farejon pri ĉampanjo. En 1950 formiĝis tiu distrikto el urboBudafok kaj grandvilaĝoj Nagytétény kaj Budatétény. Ankaŭ tie konstruiĝis betonaj loĝlokoj dum la socialismo, tamen ne multaj.