La budho de la Templo de la Fonto (ĉine中原大佛, pinjine: Zhōngyuán Dàfó, ĉine鲁山大佛/魯山大佛, pinjine: Lǔshān Dàfó) estas statuo, kiu montras la figuron de la budho Vajroĉano situanta en Ĝaŭcuno, kontono Luŝano, ĉe Pingdingŝano, Henano, Ĉinio, konstruita de 1997 ĝis 2008. Ĝi situas ene de la Foduŝana Scena Areo, ĉe la Nacia Vojo n-ro 311. Kun 128 m (420 futojn), kiu inkludas lotusforman piedestalon de 20 m (66 futojn), ĝi estas la plej alta statuo en la mondo.[1][2]