Buduaro (france: Boudoir [budwaʁ], derivita de bouder "paŭti") laŭvorte signifas paŭtĉambron, sed estis - en la 18-a jarcento populara, antaŭ ĉio en Francio - plejofte elegante aranĝita ĉambro, en kiu la dommastrino povis retiriĝi.
Origine la buduaro estis ejo flanke de la dormoĉambro de la virino, kie ŝi povis lavi kaj vesti sin. En tiu senco la buduaro estis la virina ekvivalento de la vira kabineto. La buduaro jam longtempe havas erotikan kromsignifon. En 1795 Markizo de Sade verkis sian erotikan libron La Philosophie dans le boudoir ou Les instituteurs immoraux pri la defloro de la dekkvinjara knabino Eugénie. Pri Napoleono estas rakonto ke li iam - rapide enirinte buduaron - diris : Mi ne venis ĉi tien por prelegi.
En la pentroarto per la termino buduarstilo oni indikas la gracian rokokostilon kiel tiu de pentristo François Boucher.
Laŭ Francisko Azorín Buduaro estas Intima ĉambreto, kie virino sin vestas k. ornamas.[1]