Bulvardo

La Boulevard Saint Denis, Parizo - pentraĵo de Jean Béraud

Bulvardo (de la franca vorto "boulevard", origine de la mezepoke nederlanda vorto bulwerke, "remparo") laŭ PIV estas

  1. cirkla promenejo sur la loko de detruitaj remparoj, kaj
  2. larĝa strato, orderita de arboj, en vivoplena, komerca parto de urbo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Bulvardoj origine ekestis en la Reĝlando kaj posta Respubliko Francio, kiam fine de la mezepoko pli kaj pli da urbaj remparoj estis forigitaj kaj en ties lokoj ekestis unue cirklaj promenejoj, kaj poste cirklaj stratoj. La originaj bulvardoj de francaj urboj do ĉirkaŭis la kernan urbon ringoforme. Plej konata ekzemplo estas la "Grandaj Bulvardoj" (Grands Boulevards) de Parizo.

La larĝaj cirklaj stratoj havis kaj parton por veturiloj (komence ĉevalaj ĉaroj, ekde la fino de la 19-a jarcento ankaŭ motoraj veturiloj) kaj parton por piedirantoj, kaj plurajn vicojn da arboj. En multaj urboj ili iĝis favorataj promenejoj kaj renkontejoj por la loĝantoj, en kiuj eblis promene prezenti al la samurbanoj la novajn luksajn vestaĵojn, juvelojn, amikojn aŭ gefianĉojn. Laŭ la ĉirklaj stratoj ekestis novaj metiejoj, komercejoj kaj ankaŭ kulturejoj. En Parizo ekzemple laŭ la "Templa Bulvardo" (Boulevard du Temple) ekestis tute novspecaj popularaj teatrejoj. La vorto dum la dua duono de la 19-a jarcento ampleksiĝis al iuj el la larĝaj rektaj reprezentaj avenuoj, kiun la prefekto Georges-Eugène Haussmann konstruigis kadre de la novstrukturigo de Parizo laŭ la volo de la reĝo Napoleono la 3-a. Ekzemploj estas la stratoj Boulevard Saint-Michel kaj Boulevard de Sébastopol. Ekde la jaro 1860 tamen termina komisiono decidis, ke estonte ree la vorto nur rajtu esti la nomo por cirklaj grandaj stratoj. Tial ekzemple la nomo de la stratoj Boulevards des Maréchaŭ (baptitaj antaŭ 1860) unuflanke kaj Avenue de l'Opéra (nomigita post 1860) aliflanke.

Pli kaj pli la vorto ankaŭ aplikiĝis al grandaj, arbe borderitaj reprezentaj stratoj en aliaj urbegoj, kiuj samtempe estis trafikaj vojoj kaj renkontigaj urbocentraj promenejoj. Ekzemplo en Berlino ekzemple estas la urbocentra bulvardo Unter den Linden ("Sub la Tilioj").

Laŭ Francisko Azorín Bulvardo estas Ĉirkaŭrempara promenejo. Larĝa strato borderita per arboj.[1] Li indikas etimologion el germana burg + ward (urbo gvardio).[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 42.
  2. Azorín, samloke.