Bunny Wailer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Neville O'Riley Livingston |
Aliaj nomoj | Bunny Wailer |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1947 en Kingstono |
Morto | 2-an de marto 2021 (73-jaraĝa) en Kingstono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Jamajko |
Okupo | |
Okupo | reggae singer (en) diskografa artisto kantisto kantaŭtoro percussionist (en) komponisto |
Neville O'Riley Livingston (10a de Aprilo 1947 – 2a de Marto 2021), konata profesie kiel Bunny WAILER, estis jamajka kantisto-kantoverkisto kaj perkutisto. Li estis origina membro de la grupo de regeo nome The Wailers kun Bob Marley kaj Peter Tosh. Li ricevis trifoje premiojn Grammy, kaj estis konsiderata unu el la plej longdaŭra mejloŝtono de regeo. Li estis konata ankaŭ kiel Jah B,[1] Bunny O'Riley,[2] kaj Bunny Livingston.[3]
En 1963, li formis "The Wailing Wailers" kun Marley kaj amiko Peter Tosh, kaj pormallongaj membroj Junior Braithwaite kaj Beverley Kelso. Wailer tendencis kanti ĉefajn voĉojn malpli ofte ol Marley kaj Tosh en la komencaj jaroj, sed kiam Marley lasis Jamajkon en 1966 por Delavaro en Usono, kaj estis por mallonge anstataŭita de Constantine "Vision" Walker, Wailer ekregistris kaj kantis ĉefajn voĉojn en kelkaj el siaj propraj komponaĵoj, kiel "Who Feels It Knows It", "I Stand Predominant", kaj "Sunday Morning".[4]