Bunta frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alvoko de Bunta frankolino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus pictus (Jardine & Selby, 1828) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bunta frankolino (Francolinus pictus) estas specio de Frankolino (birdoj de la familio de Fazanedoj) troviĝanta en herbejaj areoj en centra kaj suda Barato kaj en malaltaj teroj de sudorienta Srilanko. Ili estas facile detektataj pro siaj laŭtaj alvokoj ĉefe dum la reprodukta sezono. Thomas C. Jerdon notis, ke tiu specio troviĝas ĉefe en Centra Barato sude de Narmado kaj oriente de Okcidentaj Ghatoj same kiel ĉe Ĉotanagpur-Altebenaĵo kaj Nordaj Cirkaroj.[1] Ili povas esti konfuzata nur kun la Nigra frankolino kun kiu ĝi parte koincidas kaj ŝajne foje hibridiĝas. Tiu specio povas esti facile apartigita el la ino de Nigra frankolino pro manko de ruĝeca malantaŭa kolumo kaj blankaj punktoj en subaj partoj. La vizaĝo estas ruĝeca kaj ne estas malhela strio malantaŭ okulo.
Tiu specio estas endemia de la Hinda subkontinento. Ĝi estas distribuata dise el Raĝasthano kaj Uttar Pradeŝ suden al duoninsula Barato (sed ne laŭlonge de la marbordo de Malabaro kaj rare sude de Koimbatore[2]) kaj en Srilanko. La specio interreproduktiĝas kun la Nigra frankolino laŭlonge de sia nordo [3] kaj ŝajnas simila al ino de tiu specio, sed ne havas ruĝecan malantaŭan kolumon, anstataŭe havas brilruĝecajn vizaĝon kaj gorĝon. Subaj partoj havas blankajn punktojn, dum la kruroj estas oranĝecflavaj al ruĝaj.[4] Ĝi estas pli arbema kutimare ol la Nigra frankolino.[5] La kruroj de ambaŭ seksoj ne havas spronojn.[6]
La specio estis priskribita baze sur specimeno akirita de John Atherton (rememorata per Nyctyornis athertoni), nepo de P. J. Selby, kiu estis sendita el Bangalore. La tipa loko estis markata kiel Bangalore kvankam la specimeno ŝajne venis de pli norde.[7]
Oni indikis tri subspeciojn. La nomiga populacio estas el centra kaj suda Barato sude de 20°N dum la norda estas la formo pallidus (tipa loko Udaipur). Tiu formo estas pli pala en supraj partoj.[8] La srilanka raso estas watsoni.[9] En Sri-Lanko ĝi havas limigitan distribuadon kaj troviĝas el Uvala patanaoj orienten al malaltaĵoj de Nilgala kaj Bibile.[10]
La populacioj ŝanĝas dum kaj post la musonoj, kaj oni scias ke ĉasistoj kaptis grandajn nombrojn de preskaŭ 300 en kelkaj areoj.[11][12][13]
La disvastiĝo de tiu orientalisa specio estas sude de la teritorioj de la Nigra frankolino. Ĝi estas dise distribuata en duonsekaj ondecaj herbejoj kun arbustaro aŭ terkultivejoj. Ĝi troviĝas en pli sekaj areoj ol la Nigra frankolino sed en pli humidaj zonoj ol la Griza frankolino.[14]
Ili ne estas facile videblaj, sed iĝas bruemaj dum la reprodukta sezono post la musonoj, de junio al oktobro. La alvoko estas elsendata frumatene kaj estis priskribita kiel de gorĝorompita korvo "ĉii-kii-kerej- ĉii-kii-kerej" kiu estas respondata de aliaj proksimaj birdoj. Ili estas facile vidataj alvokante el alta ripozejo kiaj amaso, arbusto aŭ arbostumpo.[15] For de la reprodukta sezono, ili povas alvoki krepuske.[16] La nesto estas skrapaĵo surgrunde.[4] La ino demetas 6 aŭ 7 malhelajn blankecajn ovojn.[17][18]
Ili manĝas herbosemojn same kiel grenon de kultivata rizo. Ili manĝas ankaŭ skarabojn kaj aliajn insektojn.[18][19] Ili manĝas ankaŭ tuberecajn radikojn de Cyperus rotundus.[20][21]
Dum piedirado ili foje havas la kutimon balanci supren la voston kaj kaze de ĝeno ili kutime senmoviĝas kaj ekflugas nur kaze de tre proksima alproksimiĝo. Ili ripozas en arboj sed foje ankaŭ surgrunde.[14]
Tiu birdo aperas en poŝtmarko de Srilanko.[22]
|