Burchard de Volder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1643 en Amsterdamo |
Morto | 21-an de marto 1709 (65-jaraĝa) en Leiden |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj ![]() |
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato Utrecht ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo astronomo universitata instruisto fizikisto matematikisto verkisto ![]() |
Burchard de VOLDER (26a de Julio 1643 – 21a de Marto 1709) estis nederlanda fizikisto.
Li naskiĝis en familio de Menonitoj en Amsterdamo. Li gradiĝis en filozofio en la Universitato de Utreĥto kun Johannes de Bruin en 1660. Li akiris Medicinan Doktorigon el la Universitato de Leiden ku Franciscus Sylvius en 1664.[1] Pro la klopodoj de Volder, oni establis laboratorion de fiziko en la Universitato de Leiden en 1675. Li kolektis mezurilojn ĉiatipajn kaj plenumis multajn demonstraciojn pri fiziko, partikulare tiujn kiuj ilustris la malkovrojn de Robert Boyle. Tiu laboratorio estis unika en sia epoko. Li estis fama ankaŭ kiel unu el la plej gravaj korespondantoj de Gottfried Leibniz pri filozofio.[2][3]
La laboro de Volder utilis al multaj studento, inter kiuj famis Herman Boerhaave.