Bureta | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 50547 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 212 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 49′ N, 1° 30′ U (mapo)41.8153284-1.5040776Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 410 m [+] | ||||
Areo | 11,913562 km² ( 119 1.3 562 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bureta [+] | |||||
Bureta [buREta] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Bureta kaj ties iama formo Burueta deriviĝas el eŭska "buru" ‘kapo’, kio en toponimio havus la sencon de ‘monteto’, plus finaĵo de pluralo -eta, kio rezultus en ‘la montetoj’.[1]
Bureta estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Ainzón okcidente kaj de Alberite de San Juan oriente.
La loĝloko Bureta mem estas je 62 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 6 km de Borja, borde de la rivero Huecha. Ĝi estas sur 410 msm, alirebla laŭ la regiona ŝoseo A-1303 el Ainzón okcidente kaj laŭ loka ŝoseo el Alberite de San Juan oriente.
Estis jam keltibera setlejo kaj poste romia, sur kies defendoturo ĉe la rivero Hucha oni konstruos poste la grafan palacon.
La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Bureta estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ 1121. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis tute de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo, ĉar foriris la 1 200 loĝantoj kaj la loko restis senhoma.
Post la konkero kaj dum jarcentoj, Bureta havis similan historion kun multaj lokoj de la komarko, rilate al la dependo de senjorlandoj. Nome en 1254 estis apartenanta al la senjorlando de Jakobo la 1-a kaj poste al lia filo Petro. Dum la 14-a jarcento ĝi apartenis al la familio Luna. En 1431 Alfonso la 5-a vendis ĝin al Juan Moncayo kaj en 1435 akiris la senjorlandon Pedro de Francia, filo de Sanĉo, Superulo de la Ordeno de Alkantara kaj nepo de Fernando la 1-a de Aragono.
En 1676 Karolo la 2-a kreis la titolon de Grafo de Bureta por ties senjoro Antonio Matías de Resendi kaj Francia, dekdua senjoro de la loko. En 1784, la titolo venis al Juan Crisóstomo López Fernández Heredia, sesa grafo kaj senjoro de Bureta, edzo de María de la Consolación Azlor y Villavicencio, konita kiel la "heroino de Bureta" en la Sieĝo de Zaragozo de 1808 dum la Milito de Hispana Sendependiĝo. En 1837 oni abolis la senjorlandon, sed pluis la titolo de grafo kiu pluis ĝis nun.
Bureta demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bureta oni malaltiĝis el 648 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 213 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ konservoj de asparagoj), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun renesanca fasado kaj mudeĥara sonorilturo, la palaco de la grafoj (en la foto de la tabelo), domegoj de la 16-a jarcento, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.