Burgo Rockfleet | |||
---|---|---|---|
turdomo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Irlando | ||
Geografia situo | 53° 53′ 48″ N, 9° 37′ 57″ U (mapo)53.89675278-9.63243611Koordinatoj: 53° 53′ 48″ N, 9° 37′ 57″ U (mapo) | ||
| |||
Burgo Rockfleet aŭ burgo Charraig an Chabhlaigh (irlande Caisleán Charraig an Chabhlaigh[1]) estas la nomo de loĝturo. Ĝi estis konstruata en la 16a jarcento apud monaĥejo Buiríos Umhail (Burrishoole) okcidente de Uí Fhiachái (Newport (Mayo) en la graflando Maigh Eo, Irlando. [2].
La loĝturo situas ĉe la buŝiĝo de mallarĝa marbrako je la norda marbordo de la golfo Clew, ĉirkaŭ ok kilometroj okcidente de Uí Fhiachái. La irlanda nomo Carraig an Chabhlaigh signifas rokŝtonon de la ŝiparo aŭ simple ŝiparrokon.
La burgo estas ĉ. 18 metrojn alta, kvarangula, defendtureca konstruaĵo el ŝtono. Ĝi estas, escepte de la mallarĝaj, embrazuroj, senfenestra. En la konstruaĵo ekzistas kvar etaĝoj el kverkaj traboj. De la teretaĝo al la unua etaĝo ekzistas neniu ŝtuparo. Tie estas nur truo en la plafono, kie oni metas ŝtupetaron. Ŝtona helika ŝtuparo iras al la ceteraj etaĝoj.
La burgo estis konstruata en la mezo de la 16a jarcento. Ĝi apartenis unue al Sir Richard Burke, kiu ŝuldis sian irlandan moknomon Risdeárd an Iarainn, en esperanto fera Dick al la fakto ke li estis la posedanto de ferfabriko.[3] Tiu Rikardo edziĝis en 1566 al Grace O’Malley (Gráinne), la konata irlanda piratino. Ili loĝis kune en la burgo. Ilia ŝiparo havis dudek ŝipojn. Post la morto de ŝia edzo en la jaro 1583 Gráinne restis en la burgo. Kiam la angloj malliberigis parton de sia ŝiparo kun ŝia frato, ŝi faris kontrakton kun la angloj por liberigi ŝian fraton. Post la liberigo, ŝi ne plu agis kontraŭ Anglujo. En la 18a jarcento la burgo apartenis al iu familio Arbuthnot.
En la unua duono de la 20a jarcento Owen O’Malley, direkta posteulo de Gráinne, renovigis la turon post la fino de la Irlanda Enlanda Milito. Poste la turo fariĝis propraĵo de iu usona ambasadoro en Irlando.