Burn After Reading | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Burn After Reading |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27 aŭg. 2008, 2 okt. 2008 |
Ĝenro | komedia filmo, drama filmo, krimfilmo |
Kameraado | Emmanuel Lubezki |
Reĝisoro(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Produktisto(j) | Tim Bevan |
Scenaro | Coen brothers |
Filmita en | Nov-Jorko • Nov-Ĵerzejo |
Loko de rakonto | Vaŝingtono |
Muziko de | Carter Burwell |
Rolantoj | George Clooney • Frances McDormand • John Malkovich • Tilda Swinton • Brad Pitt • Richard Jenkins • J. K. Simmons • Elizabeth Marvel • David Rasche • Jeffrey DeMunn • Aleksander Krupa • Dermot Mulroney • Richard Karn • Richard Poe • Robert Prescott • Kevin Sussman • Karla Mosley • Matt Walton • Liam Ferguson • Sándor Técsy • Michael Countryman • Armand Schultz • Raul Aranas • Judy Frank • Patrick Boll • Cliff Goulet • Brian O'Neill |
Produktinta firmao | Relativity Media StudioCanal Working Title Films |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Burn After Reading (Bruligu leginte) estas nigrhumura komedia filmo de 2008 verkita, produktorita, eldonita kaj reĝisorita de Joel kaj Ethan Coen.[1]
La filmo premieris la 27an de Aŭgusto, 2008, en la Venecia Internacia Kinfestivalo.[2] Ĝi estis publikigita en Usono la 12an de Septembro, 2008, kaj en Britio la 17an de Oktobro, 2008. Estis sukcesa biletvendado, kiu enspezis ĉirkaŭ 163 milionojn da dolaroj kontraŭ 37 milionoj da dolaroj de buĝeto.[3] La kritiko estis ĉefe pozitiva, kaj la filmo ricevis nomumojn kaj por la Oraj Globoj[4] kaj por la premioj BAFTA.[5]
La agado sekvas ĵus sendungitan analiziston de la CIA, nome Osborne Cox (John Malkovich), kies miszorgitajn memorojn trovis paron de fuŝaj laboristoj de gimnastikejo (Frances McDormand kaj Brad Pitt). Kiam ili miskomprenas la memorojn kiel klasigitaj registaraj dokumentoj, ili suferas serion de misaventuroj pro siaj klopodoj por profiti el sia trovitaĵo. En la filmo stelulas ankaŭ George Clooney kiel virinema policano; Tilda Swinton kiel Katie Cox, edzino de Osborne Cox; Richard Jenkins kiel la gimnastikejestro; kaj J. K. Simmons kiel CIA inspektisto.