Busije, serbe Бусије estas loĝata loko en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun. La loknomo signifas: embusko.
Busije etendiĝas ĉe Zemun.
En 1997 multe da serboj alvenis precipe el Kroatio. Por solvi problemojn de tiuj rifuĝintoj la ŝtato aĉetis tiun herbejon por la rifuĝintoj. En 2006 la stratoj estis pavimitaj kaj aŭtobuso trafikis. Problemo estas manko de lernejo kaj similaj konstruaĵoj.