Bustares | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo)41.136666666667-3.0713888888889Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 297 m [+] | ||
Areo | 30,47 km² (3 047 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bustares [+] | |||
Bustares estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 68 loĝantoj sur areo de 30,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas bustareños [bustaRENjos] respektive bustareñas [bustaRENjas].
Bustares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1297 m super marnivelo; je 85 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°08′12″N 3°04′17″Ok.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Bustares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Bustares kie oni falis al 85 lokuloj en 2016 kaj al 68 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Pri heredaĵo, elstaras la romanika preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento, sed ankoraŭ oni konservas la sonorilmuron, la romanikan pordegon kaj la baptujon. En ĝia interno, menciindas la kruco por procesioj de la 16-a jarcento kaj skulptaĵo de la Virgulino Trapa, el alabastro kun pli ol 200 jaroj de historio.
Krome, estas la ermitejo de Santo Alto Rey kiu, je 1852 metroj de alto, estis de templanoj.
Alia grava elemento estas la malnova fontano de Bustares, en kiu oni povas vidi latinlingvan skribaĵon kiu indikas ke ĝi estis konstruita en la epoko de la reĝo Karlo la 4-a.
La vilaĝo enkadriĝas ene de la vojo de la nigra arkitekturo, pro siaj popolaj konstruaĵoj el ŝtono de tipo gnejso.