Ili ne estas izomeroj sed apartenas al la sama klaso de la kloridoj, la unua posedas simplan ligilon en la tria karbono kaj la dua posedas duoblan ligilon en la tria karbono.
Buterila klorido
Plata kemia strukturo de la Buterila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Buterila klorido
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Buterila klorido aŭ C4H7ClO estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la halogenidoj de la buterata acido kaj kloro. Buterila klorido estas senkolora likvaĵo kun penetranta odoro, uzata kiel kemia reakciaĵo kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Buterila klorido estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Buterila klorido reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.