Butoo (舞踏 Butō?) estas formo de japana danca teatro kiu ampleksas diversan gamon de agadoj, teknikoj kaj instigoj por dancado, prezento kaj movado. Post la Dua Mondmilito, la ĝenro leviĝis en 1959 tra kunlaboroj inter la du ŝlosilaj fondintoj Hijikata Tatsumi kaj Ohno Kazuo. La artformo priskribiĝis esti "rezista kontraŭ kompreno"[1] kaj malfacile difinebla. Oftaj karakterizaĵoj de la arto inkludas ludemajn kaj groteskajn figuraĵojn, tabuajn temojn, ekstremajn aŭ absurdajn mediojn, kaj la scenejaj dancadoj estas tradicie farataj en blanka korpofarbado kun malrapida, tre kontrolita moviĝo. Tamen, kun la tempo grupoj de la ĝenro kreiĝis en multaj partoj de la mondo, kaj sekve diversiĝis la estetikaj idealoj kaj intencoj.