Butte aux Cailles | |||
---|---|---|---|
Paris districts (en) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 50′ N, 2° 21′ O (mapo)48.8279722.351568Koordinatoj: 48° 50′ N, 2° 21′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Butte aux Cailles [+] | |||
La monteto Butte aux Cailles (esperante "Monteto de la koturnoj") estas kvartalo de Parizo, lokita en la okcidenta parto de la 13-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Samkiel Montmartre en la 18-a arondismento, la kvartalo konservas ĝis hodiaŭ la aspekton de malnova vilaĝo, kore de Parizo.
Origine, Butte aux Cailles estis monteto kovrita de arboj super la rivero Bièvre. Ĝia nomo devenas de Pierre Caille, kiu akiris la terenon en 1543. En 1860, Butte aux Cailles, ĝis tiam parto de Ivry-sur-Seine, fariĝis parto de la teritorio de Parizo okaze de la pligrandigo de la ĉefurbo.