Bystrá nad Jizerou | |||
germane Bistra an der Iser | |||
municipo | |||
Bystrá nad Jizerou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bystrá nad Jizerou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Semily | ||
Administra municipo | Semily | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Karkonoŝa cismontaro | ||
Memorindaĵo | Ponto en Bystrá trusa ponto | ||
Rivero | Jizera | ||
Situo | Bystrá nad Jizerou | ||
- alteco | 468 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 36′ 17″ N 15° 24′ 07″ O / 50.60472 °N, 15.40194 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,61 km² (561 ha) Bystrá nad Jizerou | ||
Loĝantaro | 117 (2024) | ||
Denseco | 20,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1320 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 512 05 ĝis 513 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0514 | ||
NUTS 5 | CZ0514 577049 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bystrá nad Jizerou | |||
Retpaĝo: www.bystranadjizerou.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Bystrá nad Jizerou (germane Bistra an der Iser) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 117 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Benešov u Semil, Háje nad Jizerou kaj Košťálov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1320.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 621 |
1880 | 638 |
1890 | 600 |
1900 | 535 |
1910 | 512 |
1921 | 516 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 471 |
1950 | 292 |
1961 | 278 |
1970 | 233 |
1980 | 187 |
1991 | 149 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 122 |
2011 | 116 |
2014 | 118 |
2016 | 114 |
2017 | 116 |
2018 | 117 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 111 |
2020 | 115 |
2021 | 126 |
2022 | 116 |
2023 | 114 |
2024 | 117 |
En la municipo naskiĝis František Menčík, la patro de Věra Menčíková, la unua majstrino de la mondo en ŝako de virinoj.
Rekte en la municipo troviĝas interesaĵo – ligna ponto de trusa tipo el la jaro 1922. Tiu ĉi ponto trans rivero Jizera estas ununura ponto de tiu ĉi tipo en Eŭropo.
En la proksima ĉirkaŭaĵo de Bystrá troviĝas multe da interesaĵoj kaj turismaj celoj, kiel estas Bozkovaj kavernoj, Bohemia paradizo kaj tre proksima Gigantmontaro. Inter Mříčná, Peřimov kaj Bystrá tiriĝas metafira monto Strážník. Sur okcidenta terlango de Strážník en regiono "Na Jírově skalí" estas eŭropa raraĵo – melafira rokurbo. La rokoj falas pograde en valon preskaŭ per dudekmetraj muroj murkronita de ŝtonaj maroj.
Troviĝas ĉi tie mineraloj kiel olivino, amfibolo, aragonito, delesito, hematito, onikso, agato, karneolo, kalcito, ametisto, phillipsito.