Bérenger Saunière | |
---|---|
pastro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-a de aprilo 1852 en Montazels, Francio |
Morto | 22-a de januaro 1917 en Rennes-le-Château, Francio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Amkunulo | Marie Dénarnaud (en) |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
Bérenger SAUNIÈRE, (naskiĝis la 11-an de aprilo 1852 en Montazels, mortis la 22-an de januaro 1917 en Rennes-le-Château). Li estas en la centro de unu el la plej grandaj misteroj de Francio
Saunière estis la unua filo de Marguerite kaj Joseph Saunière kaj havis tri fratojn kaj tri fratinojn. La patro estis urbestro de Montazels, administranto de muelilo kaj de la kastelo de la Marquis de Cazermajou (Markizo de Cazemajou) kaj poste de Monsieur de Bourzès. Ankaŭ la frato Alfred fariĝis pastro, la frato Joseph mortis 25 jaraĝa dum la studado de medicino.
Bérenger pasigis sian lernejan tempon en la lernejo St. Louis en Limoux. Li eniris la seminarion de Carcassonne en 1874, kaj estis ordinata sacerdoto en junio 1879.
Alta por la epoko, de fortika staturo kaj kun karismo rimarkinda, en 1881 Berenger Sauniére alvenis al Rennes-le-Château, kiel parokestro.
Rennes-le-Château estas malgranda vilaĝo de Aude, kiu tiam havis 300 loĝantojn precipe kamparanojn. Ĝi estas riĉa je historio. Keltoj, Romianoj, Visigotoj, Frankoj kaj Saracenoj transiris ĝin.
Saunière trovis en Rennes-le-Château la preĝejon kadukan kaj la pastrodomon neloĝeblan. Do li restis ĉe la familio Denarnaud kie li renkontis Marie, kiu iĝis lia fidela mastrumistino.
Baldaŭ post la alveno en Rennes, danke al kelkaj donacioj, Sauniére komencis la renovigon de la preĝejo. Dum la laboroj li malkovris ion. Laŭ kelkiuj li trovis antikvajn dokumentojn laŭ kelkaj aliaj trovis valorajn objektojn. Certe en 1891 li malkovris tombon, ĉar li skribis pri tio en sia taglibro.
Cetere la parokestro ordigis la pastrodomon kaj faris konstrui Villa Betania, vilaon en novgotika stilo, laŭ la modo de la epoko, kaj turon por lia biblioteko, la turon Magdala. Li konstruis belkreskan ĝardenon, kun arboj, plantoj, floroj, fontanoj, statuoj kaj forcejoj.
Nenio mankis al li: Sauniére aprezis bonan manĝon kaj speciale bonan vinon. Li ricevis gastojn kaj vojaĝis multe.
Sed li elspezis pli da mono ol li povis enspezi kiel malriĉa paroko de kamparo. Lia vivmaniero suspektigis la episkopon de Carcassonne, kiu volis klariĝi pri la deveno de la mono. Sekve Sauniére estis akuzata pro la enspezo de mono por granda nombro da Diservoj, kiujn li ne estis farinta. Li estis suspendata “a divinis”, sed li rifuzis forlasi sian domajnon. Sauniére mortis en Rennes-le-Château en 1917 kaj lasis ĉiujn siajn havaĵojn al la fidela mastrumistino Marie Denarnaud.
Pri la origino de la riĉeco de Sauniére kaj lia malkovro ekzistas multnombraj hipotezoj:
Ĝis hodiaŭ la mistero ne estas solvita.