Březiny | |||
municipo | |||
Vido de tombejo al oriento
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Březiny | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Svratka | ||
Situo | Březiny | ||
- alteco | 605 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 41′ 55″ N 16° 06′ 33″ O / 49.69861 °N, 16.10917 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,20 km² (720 ha) Březiny u Poličky | ||
Loĝantaro | 136 (2024) | ||
Denseco | 18,89 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1702 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 95 ĝis 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577898 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Březiny | |||
Retpaĝo: www.breziny.net | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Březiny situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 136 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Křižánky, Svratka, Pustá Rybná kaj Krásné (distrikto Žďár nad Sázavou).
Ekesto de la vilaĝo laŭ legendo datiĝas en tempo de tridekjara milito, kiam loĝantaro devis fuĝi de svedoj kaj kaŝadis sin en teritorio de Březiny, en betulejo, regiono marĉa kaj malfacile irebla. Aliaj homoj, kiuj venadis ĉi tien por kaŝi sin, estis evangelianoj, dum rekatoligado de ĉeĥaj landoj kruele persekutataj. Venintoj faligadis arbojn, fondis kampojn kaj konstruis domojn, sed izolitaj inter si, ne intencante fondi novan setlejon. Tiu maniero de la prikonstruo estas ankoraŭ nun videbla sur mapo de la vilaĝo, kie preskaŭ tuta katastra distrikto de Březiny estas prikonstruita de izolitaj domoj. En la vilaĝo iam estis vitrofarejo kaj tri martelmaŝinoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 715 |
1880 | 605 |
1890 | 552 |
1900 | 546 |
1910 | 539 |
1921 | 446 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 574 |
1950 | 291 |
1961 | 262 |
1970 | 198 |
1980 | 163 |
1991 | 146 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 139 |
2011 | 150 |
2014 | 152 |
2016 | 151 |
2017 | 150 |
2018 | 145 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 141 |
2020 | 142 |
2021 | 143 |
2022 | 130 |
2023 | 130 |
2024 | 136 |
Magia animo kaj beleco de la regiono alparolis multajn poetojn, pentristojn kaj muzikistoj, kiuj ŝatis ĉi tie serĉi inspiron por sia kreado. El la plej famaj ni nomu Teréza Nováková, Karel Václav Rais, František Halas, Bohuslav Martinů. Aparte Teréza Nováková per sia restado en la muelejo de familio Kučera kolektis materiojn por siaj belegaj verkoj Drašar, Jiří Šmatlán, Jan Jílek, Děti čistého živého (Gefiloj de pura viva), Na Librově gruntě (En bieno de Libra).
Al ĉarmo de ĉi tiea pejzaĝo apartenas, bedaŭrinde malaperantaj, simplaj, kalkigataj kabanoj kaj bienetoj.
Per senpretenda promeno en vilaĝa ĉirkaŭaĵo ni povas viziti: