Cabañas de la Sagra | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45592 | ||
Retpaĝaro | municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Victor Manuel Rodríguez Rodríguez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 949 (2010) | ||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 0′ N, 3° 57′ U (mapo)40.004722222222-3.9508333333333Koordinatoj: 40° 0′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 553 m [+] | ||
Areo | 16,52 km² (1 652 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cabañas de la Sagra [kabAnjas de la sAgra] (Kabanoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝantoj nomiĝas Cabañiles. La censita populacio en 2010 estis de 1.949 loĝantoj kaj la denseco estas de 117,98 loĝ/km². Dum la 20-a jarcento la populacio triobliĝis ĝis 1,300 loĝantoj. Poste kreskis sed ne tiom kiom najbaraj vilaĝoj samkomarkaj.
Cabañas de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 553 m; je 18 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 16.52 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′17″ N 3°57′3″ Ok.
La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Sagra kaj limas kun la vilaĝoj de Villaluenga de la Sagra, Magán, Olías del Rey kaj Yunclillos, ĉiuj el tiuj de la provinco de Toledo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
En la 12-a jarcento, Alfonso la 6-a donacis la vilaĝon, kun aliaj lokoj al arkiepiskopo Bernardo de Klunio. Post kelkaj jaroj ĝi detruiĝis post suferi atakon fare de almoravidoj. En 1213 la arkiepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada, donacis la domaron de Cabañas al la katedralanaro de Toledo.
En la 16-a jarcento tiu vilaĝo, survoje de Madrido al Toledo, disponis de hospitalo kaj bestokuracisto. En la 17-a jarcento Karlo la 2-a kreis la vicgraflando de Miralcázar, kaj la vilaĝo prenis tiun nomon kaj ricevis la titolon de vilaĝo.