Cabezas del Pozo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05211 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 89 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 4° 57′ U (mapo)41.000627777778-4.9521Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 844 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabezas del Pozo [+] | |||
Cabezas del Pozo [kaBEzas delPOzo] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Cabezas del Pozo estas komprenebla etimologie kiel Kapoj de la Puto alude al ĉefaj domaroj de iama mudeĥara puto, kiu estis detruita en 1982. Tio klare videblas en la blazono.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 64 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Mamblas, Bercial de Zapardiel, Barroman, Mamblas, Cisla, Fuentes de Año, Bernuy-Zapardiel kaj Canales.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo havas mudeĥarajn kaj barokajn elementojn.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).