Cagua | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2122 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 122 571 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 064 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 11′ N, 67° 28′ U (mapo)10.1875-67.461111111111 [+] | ||
Alto | 458 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cagua [+] | |||
Cagua [KAgŭa] estas urbego kaj signifa universitata urbo en subŝtato Aragua en norda Venezuelo. La urbego estas parto de urbaro de Marakajo. La loknomo signifas indiĝene "urbo de la heliko," simbolo de la urbego.
Cagua situas en valo. Turmero troviĝas 7, Marakajo 17, Los Teques 49, Valencio (Venezuelo) 61, Cúa 62, Baruta kaj Karakaso po 68, Ocumare del Tuy 75, Petare 77, Santa Teresa del Tuy 86, Guarenas 96, Guatire 105, Barquisimeto 205, Coro (Venezuelo) 278, Barcelono (Venezuelo) 301, Cabimas 438, Marakajbo 461, Maturín 471, Bolívar (urbo) 486, Guayana (urbo) 565, San Cristóbal (Venezuelo) 589 km.
Cagua estis establita en 1620 kiel "Cagua La Vieja", urbo de solaj hispanoj. Cagua estis rekonstruita en ĝia aktuala loko en 1622 kun la nova loknomo de "Nuestra Señora del Rosario de Cagua", kiu estis ŝanĝita al "San José de Cagua" dum la 18-a jarcento. La grandurbo nun estas konata simple Cagua.
Cagua estas jam longe grava industria zono.
En Cagua la averaĝa temperaturo estas 25 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1000 mm. La pli seka sezono daŭras de novembro ĝis marto.