Calamonte [kalaMONte] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi havas iom pli da 6,000 loĝantojn.
La municipa domaro troviĝas nur je 4 km de la regiona ĉefurbo de Mérida (tio estas en la centro de la norda parto de la provinco, ĉe la valo de la rivero Gvadiano) kaj je 61 km de la provinca ĉefurbo Badajoz. Tiele kvankam ĝi estis nur kampara vilaĝo, nuuntempe estas ankaŭ loĝurbo por multaj funkciuloj aŭ laboristoj kiuj laboras en Mérida.
Laŭ la censo de 2007 estas 6.095 loĝantoj. Estas kulturdomo kie aktivas teatra grupo dum la lastaj jaroj.