Calatorao

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Calatorao (stacidomo).
Calatorao
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 889  (2023) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 1° 21′ U (mapo)41.5221751-1.3465769Koordinatoj: 41° 31′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 48,147681 km² ( 481 4.7 681 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calatorao (Provinco Zaragozo)
Calatorao (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Calatorao
Calatorao (Hispanio)
Calatorao (Hispanio)
DEC
Situo de Calatorao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calatorao [+]
vdr

Calatorao [kalatoRAo] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Calatorao devenas de la araba قلعة تراب Qala‘a turâb, «fortikaĵo el tero».[1]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Calatorao estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas oriente de Ricla, norde de La Almunia de Doña Godina kaj sude de Épila. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón.

La loĝloko Calatorao mem estas je 50 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 346 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-2 el apuda La Almunia de Doña Godina sude kaj el Zaragozo nordoriente; krome la ŝoseo A-122 apude norden kondukas al Lucena de Jalón kaj Salillas de Jalón.

Nordokcidente: Ricla Norde: Salillas de Jalón kaj Lucena de Jalón Nordoriente: Épila
Okcidente: Ricla kaj La Almunia de Doña Godina Oriente: Épila
Sudokcidente: La Almunia de Doña Godina Sude: La Almunia de Doña Godina Sudoriente: Alfamén
Kastelo.

Estis setlejo de keltiberoj en la areo nome Nertobriga, sed de preciza loko nekonata. De romia epoko estas proksimaj tomboj. Araboj kreis reton por irigacio, lasis la loknomojn kaj la urban planadon. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Aperas mencio dokumentita kiel «Calaturab» por la unua fojo en 1128, tuj post la konkero. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo.

En 1160 jam estis kastelo en Calatorao pro defendoneceso. En 1213 Petro la 2-a donis la urbon al la pastraro de la preĝejo de Sankta Maria la Mayor de Zaragozo, al kiu ĝi apartenis ekde tiam, kvankam anlaŭ la Ordeno de la Hospitalanoj havis ion. En 1495 loĝis 30 kristanaj kaj 38 islamanaj familioj. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio en Calatorao rezultis en la forigo de 54 familioj.

Estis urbo de eklezia aparteno al la prioroj de Pilar. Sed laŭ dokumento de 1404, la kriminala kaj civila juro korespondis al la Krono, fakte farita dumlonge de reĝaj funkciuloj de la najbara Ricla, kaj en 1428 Alfonso la 5-a donis tion al Jesús Martínez de Luna, rajtoj kiujn poste havis Ferrán de Lanuza, Justicia de Aragón. Pro la eklezia historia posedo, la "desamortización" de 1836-37 rezultis en la transpaso de la terposedo al privatuloj-

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Calatorao oni retenis la loĝantaron ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj.

La preĝejo.

La ekonomio estas ekvilibra kun iometa hegemonio de industrio, sed nur iom super servoj kaj agrikulturo. Estas entreprenoj por la fabrikado de sukoj kaj konservaĵoj el frukto, ŝtonĉizado kaj tekstila industrio. Sed ankaŭ agrikulturo gravas ĉefe pro irigacio en pli ol 50% de la kultivata tero. La ĉefaj kultivoj de irigacio estas fruktarboj —pomarboj, pirarboj, persikarboj, prunarboj, ĉerizarboj kaj abrikotarboj—, maizo kaj legomoj. Inter pluvkultivoj hegemonias cerealoj kaj vitejoj por vinproduktado. En la aktualo, plej gravas industria transformado de agrikulturaj produktoj estas la ĉefa enspezofonto. Aliflanke ankaŭ brutobredado ekgravis lastatempe.

Ĉe industrio, menciendas la famo de la nigra «ŝtono de Calatorao» el la ŝtonminejoj de Dehesa Boyal del Romeral. Bone polurita ĝi estas aprezita kiel marmoro por dekoracio, uzita jam en romia epoko. Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe ĉerizoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj. La kastel-palaco konservas turon kun kreneloj de la 14-a jarcento, kiel nura restaĵo de la defendaj trajtoj, dum la cetero estas de aragona mudeĥara stilo kun gotikaj detaloj. La nuna Hospitalo de Pilgrimantoj estis iam la ĉefa moskeo; krome estas alia moderna hospitalo, nun junulargastejo. Multaj blazondomoj atestas pri la nobelaj familioj. Inter fontanoj elstaras tiu de araba deveno. La ununava preĝejo de la 19-a jarcento havas cilindrovolbon kun lunetoj. Krome estas kapelo, sanktulmonumentoj (krucmonumentoj), naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]