Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caldas da Rainha (stacidomo). |
Caldas da Rainha | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 2500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 51 729 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 202 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 24′ N, 9° 8′ U (mapo)39.406916666667-9.13625Koordinatoj: 39° 24′ N, 9° 8′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 255 m [+] | ||||
Areo | 255,69 km² (25 569 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Caldas da Rainha [+] | |||||
| |||||
Caldas da Rainha estas portugala urbo en la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Okcidento kun ĉirkaŭ 30 400 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de municipo kun 255,87 km² kaj 50 917 loĝantoj (2001), subdividita en 12 fregezioj. La municipo havas limon nordoriente kun Alcobaça, oriente kun Rio Maior, sude kun Cadaval, okcidente kun Bombarral kaj Óbidos kaj nordokcidente kun Atlantiko.
Ankoraŭ nuntempe, la urbo Caldas da Rainha (Banloko de la reĝino) retenas la blazonon de la reĝino Leonor, akompanita de la emblemo de la reĝo Johano la 2-a (la pelikano). Retenante tiujn blazonojn, la urbo estas unu el malmultaj lokoj de la lando kiuj uzas blazonon antaŭan al la normigo de la municipa heraldiko fare meze de la 20-a jarcento, kaj tian ĝi ne kongruas kun la valida nuna juro.
Oni rakontas, ke en 1484 dum vojaĝo de Óbidos al Batalha, la reĝino Leonor, edzino de la reĝo Johano la 2-a, kaj ŝia akompanantaro, preterpasis lokon kie lokanoj estis banante sin en fortodoraj akvoj. LA reĝino pridemandis la aferon, ĉefe ke tiam banado ne estis ofta kaj ĉefe ne en fortodoraj akvoj, kaj oni respondis, ke ili estas malsanoj, kaj ke tiuj akvoj estas kuracaj. La reĝino volis pruvi la aferon kaj same banis sin, ĉar ankaŭ ŝi estas malsana (ne estas interkonsento ĉu pro brustovundo, ĉu ĉe la haŭto, ĉu pro brakvundo). Laŭ la legendo, ŝi kuraciĝis kaj la sekvan jaron ordonis tie starigi termobanan hospitalon. Helpe, la reĝino fondis malgrandan setlejon kun tri dek lokanoj, kaj havigis favorojn eviti impostojn kaj vend-aĉetajn privilegiojn.
La disvolvigon de Caldas da Rainha iniciatis Afonso la 6-a, kiu ordonis rekonstrui kaj ampleksigi la hospitalon. Dum dek tri jaroj, ĝis la fino de sia vivo, lo, la reĝa familio kaj la kortego ofte ĝuis la kuraclokon, kio rezultis en la disvolvigo de la urbo. Caldas da Rainha atingis la statuson de vila en 1511. Tamen spite la disvolvigon kaj prosperon el la Mezepoko ĝis la Moderna epoko, la municipa konsilio de Caldas da Rainha estis kreita nur en 1821.
Dum la 19-a jarcento la urbo ege prosperis, pro la modo de la kuracloko de varmaj akvoj, kie oftis la plej altaj aociaj klasoj serĉe de sulfurakvoj por kuractraktado. Komplemente, abundo de argilo en la areo, permesis la disvolvigon de nombraj fabrikoj de ceramiko, kiu faris la tiaman urbeton unu el ĉefaj produktantoj de ceramiko el la lando, elstare ĉe la verkoj de Rafael Bordalo Pinheiro dekomence en la Fábrica de Faianças das Caldas da Rainha, inter 1884 kaj 1907.
La popolkresko pluis dum la 20-a jarcento, kaj la urbeton oni plialtigis al kategorio de urbo en 1927. Aliaj artoj krom ceramiko prosperis, kiel pentraĵo kaj skulptaĵo, kio faris Caldas da Rainha grava centro de bildartoj, en kiu elstaris artistoj kiel José Malhoa, António Duarte kaj João Fragoso.
La malsukcesa ribelo "Levantamento das Caldas", en 16a de Marto 1974, estis pionira de la Revolucio de la Diantoj de 25a de Aprilo 1974.
Caldas da Rainha estas subdivifita en la jenaj 12 fregezioj: