Calodendrum estas genro de la familio de Rutacoj de mezgrandaj ĉiamverdaj arboj kiuj enhavas du speciojn el Afriko. Calodendrum capense, nome Kaba kalodendro, estas bone konata arbo kiu estas amplekse kultivata, dum Calodendrum eickii estas rara arbara arbo el Tanzanio. La botanika nomo derivatas el greka kalos kio signifas "belan" kaj el latinigita greka "dendrum" kio signifas "arbon". Ambaŭ specioj estas kultivataj pro sia ligno en Afriko.[1]