Camilla de Rossi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1669 en Romo |
Morto | 30-an de novembro 1709 (40-jaraĝa) en Vieno |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Camilla de ROSSI (fl. 1670 - 1710) estis itala komponistino.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 67 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
La sola konata biografia detalo pri Camilla estas ŝia roma civitaneco. Ŝi ĉiam subskribis la kovrilojn de siaj manuskriptoj kiel ‘Romana’, virino de roma deveno. Ŝi probable havis muzikan trejnadon per kordinstrumentoj, kiel pruvas ŝia esplorado de unikaj instrumentaj koloroj en siaj komponaĵoj. La doktorino Barbara Garvey Jackson priskribis tion kiel ŝian "fervoran intereson”.
Camilla de Rossi uzis kordorkestron kun kontinua baso kaj diversaj instrumentoj, kiel ŝaljumo (venta instrumento el kano kun speciala sono), ‘arciliuto’ (tenora liuto), trumpetoj, hobojo. Ŝia oratorio, Il Sacrifizio di Abramo, malkaŝas tian specifan scion kaj preferon por kordaj instrumentoj, sed ankaŭ ŝi postulas du ŝaljumojn, instrumenton kiu aŭdiĝis en Vieno la unuan fojon en 1707, jaron antaŭ ol ŝia oratorio estis prezentita en 1708.
Ĝis nun estas tute nekonate kie ŝi akiris ĉi tiujn kapablojn kiel muzikistino kaj komponistino. Sed oni scias, ke diversaj virinoj - kelkaj kanonikinoj - komponis muzikon en norda Italio kaj Aŭstrio dum la periodo 1670-1725. Ili komponis oratoriojn en Vieno en la frua 18-a jarcento, komisiite de la imperiestro Jozefo la 1-a de Aŭstrio. Kvankam ĝis nun mankas specifaj biografiaj informoj, estas konataj kvar nomoj de ĉi tiuj komponistinoj, inter kiuj la nomo de Camilla de Rossi ĉiam aperas. La aliaj tri komponistinoj estas:
Camilla de Rossi estas el tiu kvaropo la komponistino kiu havas senkompare la plej pluvivajn verkojn. Ili estas kvar oratorioj por solvoĉoj kaj orkestro, ĉiuj komisiitaj de la imperiestro Jozefo la 1-a de Aŭstrio por Sankta Semajno kaj aliaj preĝejaj festoj, kiuj estis prezentitaj ĉe la Imperiestra Kapelo en Vieno. Ŝia unua oratorio, Santa Beatrice d'Este (1707), estis komisiita de la imperiestro kaj poste prezentita en Peruĝo en 1712. Il sacrifizio di Abramo estis verkita por la Sankta Semajno en 1708 kaj uzis du ŝaljumojn, por interesa sonefiko.
La sekvan jaron ŝi estis libretisto kaj komponistino de ‘Il figliuol prodigo’ (1709). Ŝiaj du lastaj konataj verkoj estas ‘San Alessio’ (1710) kaj ‘Fra dore e fileno’, kantato por du voĉoj kaj kordoj. Ĉiuj ŝiaj oratorioj estis verkitaj por solvoĉoj kaj orkestro alternante inter recitativoj kaj arioj, ŝi neniam uzis koruson.
Laŭ Wellesz tiuj komponistinoj, kiuj verkis oratoriojn en la Vieno de la frua 18-a jarcento, ne estis dungitaj de la kortego. Ili estis tre talentaj virinoj kiuj brilis en la Teatro de Vieno kaj briligis la imperiestran kortegon.