![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caminha (stacidomo). |
Caminha | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Portugalo (1284 (Gregoria)–) municipo de Portugalio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4910 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 684 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 50′ N, 8° 50′ U (mapo)41.833333333333-8.8333333333333Koordinatoj: 41° 50′ N, 8° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 136,52 km² (13 652 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Caminha [kaMInja] estas komunumo en la okcidento de la Distrikto Viana do Castelo, Portugalio, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 1 346 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno.
Caminha estas sidejo de la samnoma municipo Caminha kun totala areo de 136,52 km², subdividita en 14 fregezioj, kaj 15 797 loĝantoj en 2021. Ĝi limas norde kun la Provinco Pontevedro, Galegio, Hispanio, trans la rivero Minjo, okcidente kun Atlantiko, nordoriente kun Vila Nova de Cerveira, sudoriente kun Ponte de Lima, kaj sude kun Viana do Castelo. La rivero Minjo enfluas en Atlantikon inter Caminha kaj la hispana urbo Guarda. Ĝi formas parton de la pejzaĝo kaj de la limo kun Hispanio; boatoj transportas kaj homojn kaj aŭtojn trans ĝin.
Ĝi enhavas 14 submunicipojn, nome freguesias Âncora, Arga (Baixo, Cima kaj São João), Argela, Caminha (Matriz) kaj Vilarelho (sidejo), Dem, Gondar kaj Orbacém, Lanhelas, Moledo kaj Cristelo, Riba de Âncora, Seixas, Venade kaj Azevedo, Vila Praia de Âncora, Vilar de Mouros kaj Vile. La plej alta pinto de la municipo estas en altebenaĵo de Serra de Arga, proksimume je 800 metroj de altitudo, proksime de la plej alta pinto de tiu montaro, nome Alto do Espinheiro (825 m).
Estas multaj vidindaĵoj: preĝejoj, kastelo, muregoj, horloĝturo, fortikaĵoj ktp., multaj el ili iam defendocelaj.
Per dokumento de 2a de januaro 1619, Filipo la 2-a de Portugalio (Filipo la 3-a de Hispannio) atribuis al Miguel Luís de Meneses (1565–1637), la titolon de Unua Duko de Caminha, sen sukcedantoj, pro kio la titoloj pasis al lia frato Luís de Noronha e Meneses (1614–1641), Dua Dukoe de Caminha, senkapigita en la regado de D. Johano la 4-a, sen sukcedantoj, pro kio la titolo de Duko de Caminha estis deklarita en la 24a de decembro 1641 (Filipo la 4-a de Hispanio) favore al Maria Brites de Meneses, Tria Dukino de Caminha, vidvino kaj nevino de Miguel Luís de Meneses.