Canepina - prononco [kanePI:na] - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la provinco Viterbo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 913 loĝantoj sur areo de 20,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 140 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Korona, martire mortigita la 14-an de majo 171 en la greka urbo Αλεξανδρέττα (Aleksendretta) en la romia provinco Syria (do Sirio), nuntempe la urbo İskenderun en Turkio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Caprarola, Soriano nel Cimino, Vallerano kaj Viterbo.