La batalo de Carentan okazis kadre de la Operaco Overlord de la Dua mondmilito, inter usonaj aertransportitaj trupoj kaj la germana Wehrmacht dum la batalo de Normandio. La batalo okazis inter la 10a kaj la 14a de junio 1944, proksime kaj ene de Carentan. La celo de la usonaj fortoj estis plifortigi la ekatakejojn de la strandoj Utaho kaj Omaho, kaj la establadon de defendolinio antaŭ antaŭvidebla germana kontraŭofensivo.