Carl Peter Holbøll | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1795 en Kopenhago | |
Morto | 1-an de januaro 1856 (60-jaraĝa) en Atlantiko | |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo entomologo botanikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carl Peter Holbøll (31an Decembro 1795 en Kopenhago – 1856 en Norda Atlantiko) estis oficiro de la Dana Mararmeo, kolonia oficiro en Gronlando kaj esploristo de la tiea faŭno.
Holbøll servis kiel inspektisto en Suda Gronlando (1825–1828), poste en Norda Gronlando (1828–1856). En tiu posteno li ekinteresiĝis en natura historio. Lia ĉefa kontribuo estis sendi grandajn kvantojn de faŭnaj kolektoj al zoologoj de Kopenhago. Ekzemple, profesoro Johannes Theodor Reinhardt priskribis al nordamerikan formon de la Grizvanga grebo kaj nomis ĝin Podiceps holboellii (nune Podiceps grisegena holboellii). Holbøll mem verkis ankaŭ traktaĵon pri gronlandaj birdoj.[1][2] En tiu verko, li priskribis la taksonojn de la Arkta flamkardelo (Linota hornemanni, nune konata kiel Carduelis hornemanni), kiun li nomis laŭ la botanikisto Jens Wilken Hornemann. Hornemann jam estis ricevinta plantokolektojn el Holbøll kaj estis nominta novan specion Arabis holboellii (nune konata kiel Boechera holboellii).
Holbøll estis ankaŭ lerta amatora botanikisto kaj entomologo. Li verkis lernolibron pri matematiko por Gronlando, kiu estis uzata dum ĉirkaŭ unu jarcento.
Post vizito al Danio, li reveturis al Gronlando per ŝipo Baldur, kiu malaperis survoje kun ĉiuj ŝipanoj.