Carlos Arias Navarro

Carlos Arias Navarro
Persona informo
Carlos Arias Navarro
Naskiĝo 11-an de decembro 1908 (1908-12-11)
en Madrido
Morto 27-an de novembro 1989 (1989-11-27) (80-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Mingorrubio Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Madrido
Komplutensa Universitato de Madrido
Instituto Cardenal Cisneros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio FET y de las JONS Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carlos Arias Navarro
Profesio
Alia nomo Carnicerito de Málaga vd
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos ARIAS Navarro (Madrido, Hispanio, 11an de decembro de 1908 – samloke, 27an de novembro de 1989), estis unu de la hispanaj politikistoj plej konataj de la periodo de la diktatoreco de la generalo Francisco Franco. Li ricevis la titolojn de Markizo kaj de Grande de España. Dum la Hispana Enlanda Milito li partoprenis en subpremado kaj amasmortigado de opoziciantoj en Malago kie oni parolis pri pli da 4.300 mortoj.[1] Poste li iĝis guberniestro de la Leono (1944), kaj poste en Tenerife kaj Navaro.

Post diversaj postenoj en ekzekutivaj taskoj li estis urbestro de Madrido en la 1960-aj jaroj.

Post la morto pro atenco fare de ETA kontraŭ Luis Carrero Blanco li iĝis Prezidanto de la Registaro de Hispanio dum Francisco Franco ankoraŭ estis la ŝtatestro.