Carlos María de Alvear | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Carlos Antonio del Santo Ángel Guardián de Alvear y Balbastro |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1789 en Santo Ângelo |
Morto | 3-an de novembro 1852 (63-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Tombo | Tombejo Rekoleta |
Lingvoj | hispana • portugala |
Ŝtataneco | Argentino Brazilo |
Familio | |
Patro | Diego de Alvear y Ponce de León (mul) |
Infanoj | Torcuato de Alvear, Emilio de Alvear (mul) , Diego de Alvear (en) , Joaquina Alvear Quintanilla y Arrotea (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto diplomato |
Carlos María de Alvear (Santo Ângelo, Orientaj Misiones, 25-a de oktobro de 1789 - Novjorko, 3-a de novembro de 1852) estis militisto kaj politikisto kaj hispana kaj argentina de longa itinero kiu plenumis postenon kiel Director Supremo de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata en 1815.
En 1808 li partoprenis en la Milito de Hispana Sendependiĝo en la bataloj de Tudela, Tarancón, Uclés kaj Talavera de la Reina kaj en la lukto ĉe Los Yébenes, Mora kaj Consuegra. Li alvenis al Kadizo fine de 1809 kaj post monatoj li fondis societon de framasonoj, kie poste aliĝos José de San Martín. Li foriris al Bonaero en marto de 1812 kun aliaj revoluciaj militistoj. Poste li partoprenis en la politikaj komplotoj por kontroli la novajn estrarojn. Poste la framasonoj dividiĝis inter la partianoj de Alvear kaj tiuj de San Martín. Ĉirkaŭ 1814 li partoprenis en militoperacoj ĉe Montevideo. Poste li plenumis postenon kiel Director Supremo de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata en 1815. Fine de 1819 Alvear alianciĝis al generalo ĉilia José Miguel Carrera -klara malamiko de San Martín kaj de Bernardo O'Higgins- kaj al aliaj opoziciantoj al la grupoj kiuj regis en Bonaero kaj Santiago. Alvear kaj Carrera unuiĝis al la federaloj.