Carmen Kurtz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1911 en Barcelono | ||||
Morto | 5-an de februaro 1999 (87-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Tombo | tombejo Montjuic ![]() | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carmen de Rafael Marés (Barcelona, 18 de septiembre de 1911-Barcelona, 5 de febrero de 1999) estus hispana verkistino kiu subskribis kun la familinomo de sia edzo, Pedro Kurtz, nome Carmen Kurtz, kio estas tute malkutima en Hispanio. Ŝi ricevis literaturajn premiojn pro siaj romanoj - inter kiuj la Premio Planeta - kaj atingis grandan popularecon en la 1960-aj jaroj per serio de porinfanaj libroj kies ĉefrolulo estis knabo, nome Óscar, kiu havis kiel dombeston anserino, nome Kina.
Ŝi estis verkistino kiu kritikis la situacion de virinoj dum la hispana postmilito.
Ŝi devenis de kosmopolita familio, veturis tra pluraj landoj kaj vivis kun sia franca edzo en Francio eĉ dum la Dua Mondmilito; li estis malliberigita en koncentrejo dum du jaroj. Ili translokiĝis al Hispanio en 1943. Ŝi estis ĉiutaga kolumnisto en Barcelono.
En 1955 ŝi publikigis sian unuan romanon, nome Duermen bajo las aguas (Ili dormas subakve), kiu ricevis la premion Ciudad de Barcelona[1] en kiu ŝi rakontas iom memvivitajn historion de virino vivanta en Francio kun edzo en la milito, pro kio ŝi devas vivteni sin kaj sian filon. Pilar defendas la memoron de sia edzo kontraŭ siaj pretendantoj, kaj revenas kun siaj filoj en Hispanio, esperante la revenon de la edzo.
El desconocido (La nekonato, 1956), kiu ricevis la Premion Planeta,[2] rakontas la historion de viro, reveninta en Hispanio militinte en la Blua Divizio, trafas sian virinon fidela dum 12 jaroj de lia foresto, sed nun nekapabla restarigi la geedzajn ligojn.
En 1958 ŝi publikigis Detrás de la piedra (Malantaŭ la ŝtono), historio de senkulpulo enkarcerigita pro arbitra akuzo.[3]
Entre dos oscuridades (Inter du malheloj, 1959) temas pri la kontrasto inter ŝajno kaj realo rilate al la homa justico ĉe kvin mortokondamnitoj kiuj je la agonio de la ekzekutisto venas respondi la demandojn kiuj ĉiam obsedis lin.
En 1962 ŝi startigis la serion de noveloj por infanoj protagonistigita de Óscar. Óscar cosmonauta (Oskar kosmonaŭto) rakontas la historio de knabo kiu havas dorlotbeston anserino, Kina, kiu klopodas por konstrui rakedon. Óscar veturas al aliaj planedoj en kiuj li trafas civilizaciojn socie antaŭeniĝintaj.