Carmen Rigalt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1949 (75-jaraĝa) en Vinaixa | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Antonio Casado Alonso (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto filma scenaristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carmen RIGALT Tarragó (Vinaixa, Ilerdo, 1949) estas hispana verkistino, kaj ĵurnalistino.
Ŝi gradiĝis en ĵurnalismo en la Universitato de Navaro, kaj ekkarieris en la ĵurnalo Pueblo en 1971. Ekde 1976 ŝi kunlaboris ankaŭ en la klaĉrevuo Viva. En 1977 ŝi estis dungita de la ĵurnalo Informaciones, kaj unu jaron poste ŝi estis direktorino de la porvirina revuo Libera. Ekde 1992 ŝi verkis kolumnon en El Mundo. Ŝi kunlaboris ankaŭ en la klaĉrevuo Diez Minutos. Ŝi estis oftulo en klaĉrondoj de televidaj programoj.
En 1997 ŝi publikigis sian unuan romanon Mi corazón que baila con espigas (Mia koro dancanta kun spikoj), per kiu ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta. Poste ŝi publikigis la romanon La mujer de agua kaj la eseon Diario de una adicta a casi todo.