Carmen de Burgos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | María del Carmen Ramona Loreta de Burgos y Seguí | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1867 en Almerio | |
Morto | 9-an de oktobro 1932 (64-jaraĝa) en Madrido | |
Tombo | Civil Cemetery, Madrid (en) vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Familio | ||
Amkunulo | Ramón Gómez de la Serna vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Colombine • Gabriel Luna • Perico el de los Palotes • Raquel • Honorine • Marianela vd | |
Okupo | ĵurnalisto aktivisto pri virinaj rajtoj redaktisto tradukisto romanisto verkisto sufrageto vd | |
Laborkampo | Literaturo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carmen de Burgos y Seguí —ankaŭ konata per la pseŭdonimo Colombine —(Rodalquilar, loĝloko de la municipo Níjar, en la provinco Almerio - naskiĝis la 10-an de decembro 1867 – mortis en Madrido, la 9-an de oktobro 1932), estis ĵurnalisto, verkisto kaj aktivisto por la rajtoj de la hispanaj virinoj. Ŝi estas konsiderata la unua profesia ĵurnalistino en Hispanio kaj en la hispana lingvo pro la redaktado de la madrida tagĵurnalo Diario Universal en 1906, kiun gvidis Augusto Figueroa. Ŝi ankaŭ subskribis verkojn per la pseŭdonimoj Gabriel Luna, Perico el de los Palotes, Raquel, Honorine aŭ Marianela.
Inter ŝiaj plej popularaj romanoj menciindas Puñal de claveles, verkita finde de ŝia vivo kaj baziĝinta super la okazintaĵo konata kiel 'la krimo Níjar', okazinta en 1928 en la Cortijo del Fraile, en la Kampoj de Níjar, kaj kiu estis unu el la inspiroj de Federico García Lorca por sia romano Sanga Nupto.