Carnaval | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1837 |
Carnaval, Op. 9 estas ciklo konsista el mallongaj pianopecoj (la plejmultaj en A♭-maĵoro) de Robert Schumann.
„Carnaval“ ekestis en la jaroj 1834/1835. Ĝin antaŭiris la gefianĉiĝo de Schumann Ernestine von Fricken, adoptfilino de bohema barono. Schumann solvis la gefianĉecon antaŭ paso de unu jaro. Malgraŭ tio li starigis muzikan monumenton al Ernestine per „Carnaval“. La von Frickens fakte devenas el la bohema urbeto Asch; ĉi tiu lokonomo (germana skribmaniero) estas fundamento de la ciklo tiumaniere, ke Schumann transformis la literojn A-S-C-H en la notoj A-E♭-C-B kaj A♭-C-B kiel tonojn en la miniaturoj. Tio funkcias, ĉar en la germana lingvo oni prononcas la notonomon E♭ same kiel la literumata S, krome la noton B oni skribas en germanlingvaj lando H. La peco turniĝas kvazaŭe ĉirkaŭ la lettres dansantes enigitaj en la mezan parton, al kiu ankaŭ apartenis la kombinaĵo Es-C-B-A (La ununuraj literoj el la nomo de Schumann transformeblaj kiel tonoj). En Sphinxs la tonsinsekvoj estas „klarigitaj“. La Sphinxs ne esta kunludatoj, ili estas nur turniketo: En la unua parto aperas (plejofte je la komenco de miniaturo) la tonsinsekvo A-E♭-C-B, en la dua duono de la verko la notonomoj A♭-C-B.
Komence la verko devis ricevi la germanan titolon „Fasching“, en kiu troviĝas ankaŭ la literumaj notonomoj A-E♭-C-B aŭ A♭-C-B. La subtitolo devis teksti kiel „Schwänke auf vier Noten“ (ŝerco pri 4 notoj). En la vorto „Schwank“ oni trovas, kiel en „Schumann“, E♭-C-B-A. Schumann obeis tamen la dezirojn de la eldonisto. La titolo estis Titel laŭmode francigita en „Carnaval, Scènes mignonnes sur quatre notes“.
Unu peco havas la titolon „Estrella“ (Davidsbündler-nomo de Ernestine von Fricken), unu estas dediĉata al „Chiarina“ (Davidsbündler-nomo de Clara Schumann), ankaŭ ne mankas kiel kroniga fino „Marsch der Davidsbündler gegen die Philister“ (Marŝo de la David-liganoj kontraŭ la filistroj). La miniaturoj kun la titoloj „Chopin“ kaj „Paganini“ formas la esceptojn en la uzado de la priskribita ludo kun literoj kaj notonomoj (= la tonsinsekvoj A-E♭-C-B resp. A♭-C-B ne aperas).